Koncilio de Clermont | ||
---|---|---|
sinodo | ||
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Clermont-Ferrand | |
La Koncilio de Clermont estis koncilio de la Katolika Eklezio kiu okazis en novembro 1095 kaj kiu rezultis en la alvoko al la Unua krucmilito. Ĝi estis proklamita de papo Urbano la 2-a.[1]
Ĉeestis ĉirkaŭ 300 pastroj de tuta Francio. Urbano traktis pri la Klunizaj reformoj kaj konfirmis la ekskomunikon al la franca reĝo Filipo la 1-a pro sia dua geedziĝo. Ĵaŭde 27a de novembro, Urbano parolis por la unua fojo pri la problemoj en Oriento kaj responde al helpopeto fare de la Bizanca Imperiestro, deklaris sanktan militon (bellum sacrum) kontraŭ la islamanoj kiuj okupas Palestinon.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search